La 9an de junio 2012 okazos UEA-ITK KER-ekzamenoj, la unuan fojon la SKRIBA
parto samtempe dise en la mondo. Tio signifas, ke paralele povos okazi
ekzamenoj en B1, B2 kaj C1 niveloj en pluraj urboj, en pluraj
Esperanto-grupoj. La jam anoncitaj ekzamenlokoj estas videblaj ĉi tie: http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj
GRAVE: en Herzberg am Harz okazos ANKAŬ la PAROLA parto, do kompleksaj
ekzamenoj en ĉiuj tri niveloj!:
Do laŭ datoj la lingvokursoj okazos ĝis julio 2012: februaro 3-5, aprilo
27- majo 01, junio 7-10 (kompleksaj (skribaj+parolaj) B1, B2 kaj C1
ekzamenoj). La ekzamentago estos la 9a de junio 2012.
Pri la kondiĉoj vi povas legi pli da informoj ĉe la paĝo: http://edukado.net/novajhoj?id=186
Por inspiriĝi spektu kiel varbas por la ekzamenoj la konata
Esperanto-kantisto: JoMo: http://www.youtube.com/watch?v=8qQolY9h9a0
La jarkalendaron de Interkultura Centro Herzberg vi trovas ĉe http://esperanto-urbo.de/
Al la lingvokursoj kaj al la ekzameno vi pvovas aliĝi ĉe
Zsofia Korody
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6
zsofia.korody ĉe
esperanto.de